ZALAEGERSZEG EN ESPERANTO
Zalaegerszeg
 
Turismaj informoj
 
Zalaegerszeg rete
 
Bonvenon!

                                                                Zalaegerszeg                     

 

Zalaegerszeg estas la historia centro de la departamento Zala kaj apartenas al la okcidenthungaria regiono. La urbon ĉirkaŭas modestaj montetoj de la popolarta teritorio Gcsej kun praspecaj arboj, vinber- kaj fruktoĝardenoj.

 Zalaegerszeg situas 156 m alte super la marnivelo. La historiaj dokumentoj mencias ĝin unuafoje en la jaro 1247. Ĉarto dokumentas ĝian unuan ŝtonpreĝejon, konstruitan en 1389. (Ties rekonstruitaj murrestaĵoj estas videblaj apud la suda flanko de la nuntempa parokia preĝejo.) Ĝin formas blazono de la urbo kun figuro de la patrono Maria Magdalena.

 La urbo ricevis sian nomon pri la rivero Zala (iama romia Salla), kaj pri la vilaĝetoj en montetanguloj (szeg), videblaj super la akvorandaj alnoboskoj (gerfa).

 Se ni rigardas ĉirkaŭen el la televida turo, ni spertas, ke estas multe pli da modernaj urbopartoj ol la historiaj. Tamen la urbo tutrajte fiereblas pro siaj homomezuraj novaj konstruaĵoj sen grandegaj betonkolosoj. La urbo ricevis la grandvaloran konstruartan memormedalon nomita pri Hild Jnos en la jaro 1975. Ĝin gajnis la urbo pro la altnivela elformigo de la urbocentro kun t.n. Puntornamitaj domoj (Csipke hzak), kiuj atestas bonkvalitan eluzon de la betonsistema konstrutekniko.

 La centra romkatolika parokia preĝejo (1756), la franciskana preĝejo kun klostro (1927), la kalvaria preĝejo kun tombejo (1540), klastro kaj lernejo de Notre Dame monaĥinoj (1926), la evangelia preĝejo (1907), la transilvanian stilon havanta reformata preĝejo (1941), kaj la iama sinagogo (1904) ĉiuj situas en la urbocentro, reprezentante religian toleremon de la lokaj loĝantoj.

 En Zalaegerszeg estis fondita la unua hungarlanda subĉiela vilaĝmuzeo (1968), kiu helpe de originalaj konstruaĵoj prezentas popolan vivostilon de la ĉirkaŭa regiono. La vizitanto povas trapromenadi vivantan vilaĝon, restita el la pasintaj jarcentoj. Kompletigas la kolonion transurala vilaĝeto pruduktita de tieaj majstroj.

 Najbare de la popola Skanseno oni kompilis la Hungarian Petrolindustrian Muzeon (1969). En tiu ĉi subĉiela muzeo estas prezentataj industriaj iloj de la hungara karbonhidrogena minado kaj petrolindustrio.

 Inter la urbocentro kaj la parkarbaro situas la urba sporthalo, kiu taŭgas por ĉiuspecaj halo-sportoj. Ĉirkaŭ ducent metrojn norde situas tute nova futbal-stadiono de la fama loka teamo ZTE.

 Okcidente de la urbo situas la lago Gbrt (31 hektaroj), kie allogas subĉiela strandbanejo. Tuj apud la lago troveblas varmakva banejo kaj la Akvaparko. Ili formas akvoparadizon kaj bankomplekson, kaj havas la plej modernajn instalaĵojn same por infanoj kaj plenkreskuloj.

 En la urboparto Cscs situas granda arboĝardeno kun lokaj arbospecoj.

 La plej gravaj kulturaj eventoj de la urbo okazas en la teatro nomita pri Hevesi Sndor. La konstanta ensemblo donis famekonatajn personojn al la hungara teatra vivo.

 Je la orienta flanko de la urbodomo situas la Parada placo (Dsz tr) kun tulipforma fontano. Tie staras sur tubo modernstila ferfloro, kies horloĝa aparato ĉiuhore ludas muzikon de fama, historia popolkanto. Okcidentflanke videblas la sinagogo, kiu nuntempe donas lokon por reprezentivaj artaj ekspozicioj, altnivelaj koncertoj. Tie okazas geedziĝaj festoj, firmaj kaj lernejaj renkontiĝoj.

 Unu el la plej gravaj historio-citaj programoj estas la paskosabata migrado ĉirkaŭ la urbo. Ĝi estas tutnokta programo, en kies kadro oni rememoras je iamaj kontraŭturkaj bataloj.

 Belaj monumentoj, skulptaĵoj, preĝejoj, admirindaj domoj, florplenaj stratoj, ekspozicioj kaj aliaj interesaj vidindaĵoj atendas vin en Zalaegerszeg.

 Bonvenon!

 
Horaroj
 
Esperanto-hiperligoj
 
Hasznos
 
Bejelentkezs
Felhasznlnv:

Jelsz:
SgSg
Regisztrci
Elfelejtettem a jelszt
 

A PlayStation 3-ra jelentõsen felborultak az erõviszonyok a konzolpiacon. Ha érdekel a PS3 története, akkor kattints ide    *****    Új mese a Mesetárban! Téged is vár, gyere bátran! Mese, mese, meskete - ha nem hiszed, nézz bele!    *****    Az Anya, ha mûvész - Beszélgetés Hernádi Judittal és lányával, Tarján Zsófival - 2025.05.08-án 18:00 -Corinthia Budapest    *****    ✨ Egy receptes gyûjtemény, ahol a lélek is helyet kapott – ismerd meg a „Megóvlak” címû írást!    *****    Hímes tojás, nyuszipár, téged vár a Mesetár! Kukkants be hozzánk!    *****    Dryvit, hõszigetelés! Vállaljuk családi házak, nyaralók és egyéb épületek homlokzati szigetelését! 0630/583-3168    *****    Nagyon ütõs volt a Nintendo Switch 2 Direct! Elemzést a látottakról pedig itt olvashatsz!    *****    Elkészítem születési horoszkópod és ajándék 3 éves elõrejelzésed. Utána szóban minden kérdésedet megbeszéljük! Kattints    *****    Könyves oldal - egy jó könyv, elrepít bárhová - Könyves oldal    *****    20 éve jelent meg a Nintendo DS! Emlékezzünk meg ról, hisz olyan sok szép perccel ajándékozott meg minket a játékaival!    *****    Ha érdekelnek az animék,mangák,videojátékok, japán és holland nyelv és kultúra, akkor látogass el a személyes oldalamra.    *****    Dryvit, hõszigetelés! Vállaljuk családi házak, nyaralók és egyéb épületek homlokzati szigetelését! 0630/583-3168 Hívjon!    *****    Könyves oldal - Ágica Könyvtára - ahol megnézheted milyen könyveim vannak, miket olvasok, mik a terveim...    *****    Megtörtént Bûnügyekkel foglalkozó oldal - magyar és külföldi esetek.    *****    Why do all the monsters come out at night? - Rose Harbor, a város, ahol nem a természetfeletti a legfõbb titok - FRPG    *****    A boroszkányok gyorsan megtanulják... Minden mágia megköveteli a maga árát. De vajon mekkora lehet ez az ár? - FRPG    *****    Alkosd meg a saját karaktered, és irányítsd a sorsát! Vajon képes lenne túlélni egy ilyen titkokkal teli helyen? - FRPG    *****    Mindig tudnod kell, melyik kikötõ felé tartasz. - ROSE HARBOR, a mi városunk - FRPG    *****    Akad mindannyijukban valami közös, valami ide vezette õket, a delaware-i aprócska kikötõvárosba... - FRPG    *****    boroszkány, vérfarkas, alakváltó, démon és angyal... szavak, amik mind jelentenek valamit - csatlakozz közénk - FRPG