ZALAEGERSZEG EN ESPERANTO
Zalaegerszeg
 
Turismaj informoj
 
Zalaegerszeg rete
 
Vidindaĵoj

 

                                        Vidindaĵoj de Zalaegerszeg

 

Akvapark (Akvoparadizo)Ĝi troviĝas ĉe la limo de Zalaegerszeg. La areo de la parko estas 7,5 hektaroj, la akvosupraĵo 6 000 m2, do ĝi estas unu el la plej grandaj en Mez-Eŭropo. En ĝi troveblas 12 basenoj: la 300 m longa malrapida rivero por romantikaj paroj, la klasika formo por plenkreskuloj, speciala por saltadi, 3 kirlobanoj (ĵakuzoj). Ĉi tie troveblas ankaŭ 18 toboganoj: 5 por infanoj kaj 13 por plenkreskuloj (longeco: 54-120 m). La Akvoparadizon povas ĉiutage 4 500 personoj viziti. http://www.aquacity.hu/hu/  

Apud la Akvoparadizo troveblas la urba varmakva banejo (termobanejo) http://zalaegerszegitermalfurdo.hu/ kaj en admirinda ĉirkaŭaĵo la strando de la lago Gébárthttps://zalaegerszegturizmus.hu/info/latnivalok/gebarti-tostrand/  

 

Tv-torony (Televida turo): Tuj apud la urbo sur la montetpinto de Bazita troviĝas la televida turo. Ĝi estis konstruita en 1975. La tuta alteco de la turo estas 95 m. En ĝi troviĝas kafejo (52 m), kaj ankaŭ belvedero (49 m). En bela vetero videblas ne nur la urbo, sed ankaŭ parto de la lago Balaton, kaj la orienta flanko de la montaro Alpoj. http://tvtorony.hu/

Falumúzeum (vilaĝmuzeo/skanseno): En Zalaegerszeg estis fondita la unua hungarlanda subĉiela vilaĝmuzeo en1968, kiu helpe de originalaj konstruaĵoj prezentas la popolan vivostilon de la ĉirkaŭa regiono. La vizitanto povas trapromenadi vivantan vilaĝon, restita el la pasintaj jarcentoj. Kompletigas la kolonion transurala vilaĝeto pruduktita de tieaj majstroj. http://gocsejiskanzen.hu/

Magyar Olajipari Múzeum (Hungaria Petrolindustria Muzeo): Oni kompilis la muzeon najbare de la popola vilaĝmuzeo en 1969. En tiu ĉi subĉiela muzeo estas prezentataj industriaj iloj de la hungara karbonhidrogena minado kaj petrolindustrio. La areo de tiu ĉi muzeo estas 35 000 m2, kaj havas pli ol 1 500 teknikajn memoraĵojn de la hungara petrolindustrio. Tiu ĉi muzeo estas unika en Hungario, kaj ankaŭ en Eŭropo troviĝas nur kelkaj similaĵo. http://www.olajmuzeum.hu/

Mária Magdolna plébániatemplom (Preĝejo Maria Magdalena): En la urbocentro troviĝas la baroka preĝejo Maria Magdalena. Ĝi estis konstruita inter 1750-1760. Maria Magdalena estas la patrono de la urbo, kion spegulas la nuntempa urba blazono. Apud la preĝejo memortabulo kaj skulptaĵo memoras pri kardinalo József Mindszenty, kiu laboris en la preĝejo 25 jarojn kiel parokestro.

Göcseji Múzeum (Muzeo Göcseji): Ĝi havas konstantan ekspozicion pri la historio de Zalaegerszeg. Ĉi tie videblas verkoj de Kisfaludi Stróbl Zsigmond. Li faris skulptaĵon ia. pri Elizabeta la dua; pri G.B. Shaw. http://gocsejimuzeum.hu/

Mindszentyneum - Memorcentro pri József Mindszenty, muzeo kaj pilgrimcentroJózsef Mindszenty estis kardinalo, ĉefepiskopo en Esztergom, dum 25 jaroj paroĥestro en Zalaegerszeg. https://mindszentyneum.hu/

Zsinagóga ( Sinagogo): La eklektikstila Sinagogo estis konstruita en 1904, nuntempe donas lokon por reprezentivaj artaj ekspozicioj, altnivelaj koncertoj. En ĝi okazas geedziĝaj festoj, firmeaj kaj lernejaj renkontiĝoj. Laŭ plandesegnaĵo: 15,34 m x 30,01 m. La religia komunumo formiĝis ĉ. 1750. En 1927 nombris ĉ. 1 000 personojn. Nun la komunumo havas nur kelkajn anojn. 

Hevesi Sándor Színház (Teatro Hevesi Sándor): En 1983 kun la dramo de Imre Madách: La tragedio de l’ homo inaŭguris la teatro nomita pri Hevesi Sándor. La konstanta ensemblo donis famekonatajn personojn al la hungara teatra vivo. La granda salono havas lokon por 402 personoj. En la antaŭsalono ofte organizas altnivelajn ekspoziciojn.http://www.hevesisandorszinhaz.hu/

Földönjáró toronyóra  (Surterigita turhorloĝo): Antaŭ la teatro troviĝas vera kuriozaĵo, la 200-jara turhorloĝo, kiu nuntempe troviĝas ne en la turo de la preĝejo Maria Magdalena, nek en muzeo, sed surtere en la urbo kaj ĝi surstrate montras la aktualan tempon. Ĝi pezas 600 kilogramojn. Ĉiuj partoj de la funkcianta turhorloĝo bone videblas en vitra kaĝego. Oni kontrolas la funkciadon de la aparataro ĉiun kvardekan tagon. https://www.youtube.com/watch?v=dyPUlvvZXZM

Dísz-tér (Parada placo): Ĝi troviĝas en la urbocentro, je la orienta flanko de la urbodomo. Ĉi tie troviĝas la tulipforma fontano, kiu simbolas Zalaegerszeg, kiel urbo de floroj. Antaŭ la urbodomo staras sur tubo modernstila ferfloro, kies horloĝa aparato ĉiuhore ludas muzikon de fama, historia popolkanto. http://e-city.hu/-/disz-ter

 Csipke házak (Puntornamitaj domoj): Apud la Parada placo, en la urbocentro troviĝas la tn. Puntornamitaj domoj. La urbo ricevis la grandvaloran konstruartan memormedalon nomita pri Hild János en la jaro 1975. Ĝin gajnis la urbo pro la altnivela elformigo de la urbocentro kun tn. Puntornamitaj domoj, kiuj atestas bonkvalitan eluzon de la betonsistema konstrutekniko. https://zalaegerszegturizmus.hu/info/latnivalok/csipkehazak/

Megyei Könyvtár (Departamenta Biblioteko): Apud la foirejo troviĝas la Departamenta Biblioteko nomita pri Ferenc Deák. Ĝi estis konstruita en 1967. Nuntempe en ĝi troviĝas ĉ. 250 000 libroj, mikrofilmoj, gramafonaj kaj kompaktaj diskoj, Interret-konektoj. En la biblioteko estas organizitaj interesaj ekspozicioj, prelegoj. Antaŭ la biblioteko staras la monumento pri Ferenc Deák. http://www.dfmvk.hu/

Azaleás völgy (Valo de rododendroj): Ĉe Alsóerdő, en admirinda valo kuŝas la kolektaĵo de floroj rododendro. Ĝia teritorio estas 1,5 hektaroj. En majo floras la tuta valo, 3 000 rododendroj de 5 specoj. https://www.zalaerdo.hu/hu/turizmus/termeszeti-kincseink/7/azaleas-volgy

Csácsi arborétum (Arboĝardeno): La arboĝardeno en urboparto Csács troviĝas 3-4 km de la urbocentro. La areo de la parko estas 84 hektaroj. Ĝi prezentas la arbojn troviĝantaj en Hungario. https://www.zalaerdo.hu/hu/turizmus/termeszeti-kincseink/5/csacsbozsoki-arboretum

Alsóerdei Sport-és Élménypark (Sport- kaj Aventura Parko): bufedejo; senkosta parkejo, sport- kaj ludeblecoj, sportejoj. Pagendaj partoj: Aventura parko, skiejo (por lerni), virtuala ludejo. https://asep.hu/

Bóbita játszótér (infanludejo „Bóbita”): Zalaegerszeg, Hegyalja u. 54. Senkosta infana paradizo. 3.500 m2, asekuraj ludiloj, benkoj, lokoj por bicikloj, rubejoj, trinkputo, senbarigita necesejo. https://zalaegerszegturizmus.hu/info/tudta-e/hazank-elso-integralt-jatszotere/

Aranyoslapi forrás (Fonto en Aranyoslap): https://zalaegerszegturizmus.hu/info/latnivalok/aranyoslapi-forras/

Zala ZONE Járműipari Tesztpálya (Test-areo por senŝoforaj (aŭtonomaj/memstiraj) aŭtoj): Sur 250 hektaroj troviĝas la test-areo por senŝoforaj kaj elektraj aŭtoj. Oni povas testi ĉiuspecajn aŭtojn. Ĝi estas unika en la tuta mondo.  https://zalazone.hu/  {Ĝi ne estas libere vizitebla!

 

 
Horaroj
 
Esperanto-hiperligoj
 
Hasznos
 
Bejelentkezés
Felhasználónév:

Jelszó:
SúgóSúgó
Regisztráció
Elfelejtettem a jelszót
 

Szeretnél egy jó receptet? Látogass el oldalamra, szeretettel várlak!    *****    Minõségi Homlokzati Hõszigetelés. Vállaljuk családi házak, lakások, nyaralók és egyéb épületek homlokzati szigetelését.    *****    Amway termék elérhetõ áron!Tudta, hogy az általános tisztítószer akár 333 felmosásra is alkalmas?Több info a weboldalon    *****    Florence Pugh magyar rajongói oldal. Ismerd meg és kövesd az angol színésznõ karrierjèt!    *****    Fele királyságomat nektek adom, hisz csak rátok vár ez a mesebirodalom! - Új menüpont a Mesetárban! Nézz be te is!    *****    DMT Trip napló, versek, történetek, absztrakt agymenés:)    *****    Elindult a Játék határok nélkül blog! Részletes információ az összes adásról, melyben a magyarok játszottak + egyéb infó    *****    Florence Pugh Hungary - Ismerd meg az Oppenheimer és a Dûne 2. sztárját.    *****    Megnyílt az F-Zero Hungary! Ismerd meg a Nintendo legdinamikusabb versenyjáték-sorozatát! Folyamatosan bõvülõ tartalom.    *****    A Cheer Danshi!! nem futott nagyot, mégis érdemes egy esélyt adni neki. Olvass róla az Anime Odyssey blogban!    *****    A 1080° Avalanche egy méltatlanul figyelmen kívül hagyott játék, pedig a Nintendo egyik remekmûve. Olvass róla!    *****    Gundel Takács Gábor egy különleges könyvet adott ki, ahol kiváló sportolókkal a sport mélységébe nyerhetünk betekintést.    *****    21 napos életmódváltás program csatlakozz hozzánk még!Január 28-ig 10% kedvezménnyel plusz ajándékkal tudod megvásárolni    *****    Szeretne egy olyan általános tisztítószert ami 333 felmosásra is elegendõ? Szeretne ha csíkmentes lenne? Részletek itt!!    *****    Új játék érkezett a Mesetárba! Elõ a papírral, ollóval, és gyertek barkácsolni!    *****    Tisztítószerek a legjobb áron! Hatékonyság felsõfoka! 333 felmosásra elengedõ általános tisztítószer! Vásároljon még ma!    *****    Hayashibara Megumi és Okui Masami rajongói oldal! Albumok, dalszövegek, és sok más. Folyamatosan frissülõ tartalom.    *****    A legfrissebb hírek a Super Mario világából és a legteljesebb adatbázis a Mario játékokról.Folyamatosan bõvülõ tartalom.    *****    333 Felmosásra elegendõ! Szeretne gazdaságosan felmosni? Szeretne kiváló általános tisztítószert? Kiváló tisztítószerek!    *****    Ha tél, akkor téli sportok! De akár videojáték formájában is játszhatjuk õket. A 1080°Snowboarding egy kiváló példa erre